Esperanto kaj framasonismo: Unterschied zwischen den Versionen

Aus Freimaurer-Wiki
Zeile 134: Zeile 134:
 
*[[Esperanto kaj framasonismo]]
 
*[[Esperanto kaj framasonismo]]
 
*[[Esperanto und Freimaurerei]]
 
*[[Esperanto und Freimaurerei]]
 +
 +
[[Kategorie:Esperanto]]

Version vom 28. Januar 2017, 15:56 Uhr

Esperanto kaj framasonismo

Hubertus M. Schweizer (Dresden)

Universala Framasona Ligo estas fondita de esperantistaj framasonoj. En la komenco de Universala Framasona Ligo estas la internacia lingvo Esperanto.

Εν αρχη ην ο λογος, και ϑεος ην ο λογος -en la helena - In principio erat Verbum, et Deus erat Verbum -en la latina Im Anfang war das Wort, und das Wort war Gott -en la germana - W spocatku be Slowo, a Bóh be Slowo - en la soraba - Au commencement était le Verbe, et le Verbe était Dieu - en la franca - Er penn kentañ edo ar Verb, hag ar Verb e oa Doue -en la bretona - En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis Dio -en Esperanto - Tiel komencigaxs la prologo de la evangelio lau Johano, verko el la mondliteraturo, kaj interalie en la Esperanta traduko de Zamenhof, la sekvaj vortoj estas tradukitaj nemiskompreneble kaj lingve ĝuste: „Ĉio estiĝis per li, en li estis la vivo.“

Per Li kaj en Li – tio signifas per kaj en Dio, kiu au kio ajn Dio estu. Tio ne signifas kiel ekzemple ce Lutero, ke ĉio estiĝis per la Vorto, per ĝi, kiel la latina kutime konsiderata kiel ekzakta lingvo lasas nedecidite, ĉu estis „la Vorto“ au Dio:

omnia per ipsum facta sunt, in ipso vita erat.

La Esperantanoj kompreneble ĝojas, ke la internacia Esperanto estas pli preciza, pli vera – same kiel la framasonoj celas al vereco. Krome Esperanto sonoras bele, same kiel la framasonoj aspiras al beleco, kaj Esperanto estas libera, libera de naciismo, same kiel la framasonoj strebas al libereco por ĉiuj homoj, sendepende de raso, religio kaj nacio. Esperanto ne celas anstataŭi ekzistantajn lingvojn, sed ĝi male celas konservi ilin interligante la homojn perlingve sen tio, ke nacia lingvo estu privilegiata kaj tial aliaj lingvoj kaj sekve ankaŭ homoj estu malavantagigataj, kiel tio ja hodiaŭ okazas per la angla. Memkompreneble la angla mem ne kulpas pri tio same kiel la 8-oble pli facile lernebla Esperanto, kiu de post pli ol 100 jaroj nature kreskis, ne kulpas pri tio, ke gi ankoraŭ ne ricevis la politikan kaj ekonomian rekonon, kiun ĝi meritas.

La menciita sonorbeleco de Esperanto devenas de ties vokalabundeco, kiu estas estetika principo ja ankau de la itala. Kiel oni scias, la vokaloj de lingvo, o kaj a, i kaj u, esprimas ion animan kaj sentojn, dum la tiel nomataj konsonantoj karakterizas la spiritan signifon. Tio evidentiĝas precipe en la hebrea lingvo. Rudolf Steiner, la iniciatinto de antropozofio kaj altgrada framasono, studis tiun fenomenon.

Alfred Strauss skribas en sia en 1925 en Graz (Austrio) aperinta libro “Theurgische Heilmethoden, Heilung durch Gebete, kabbalistische Zeichen und die Kraft der Worte” (teurgiaj = magiaj kuracmetodoj, resanigo per pregoj, per kabalaj signoj kaj per la potenco de la vortoj), ke la sonora Esperanto estas efektive paciga lingvo, ke ĝia vokalabundeco iĝas la homojn pacemaj, pli ekvilibraj, pli moralaj, ke per ĝi oni sentas simpation por la proksimulo, “kvazaŭ ĉiu estus frato”.

La membroj de kristanaj ordenoj kaj la framasonoj nomas sin “fratoj”. Esti fratoj signifas esti filoj de unu patro, esti de unu spirito. Tio signifas unuecon kaj forton, fidon kaj konfidon, sekurecon kaj pacon. Tio estas unu mondo sub unu ĉielo, interkomprenigo per unu komuna lingvo = unu Dio, unu mondo, unu interlingvo.

“Verbum caro factum est”, “la Vorto fariĝis karno” legeblas plie en la prologo de la evangelio laŭ Johano. Ne materio sublimigis en spiriton, sed Dio fluis en la videblan mondon, la Vorto alprenis formon, la spirito materiigis, transformiĝis en naturon. Simbolo farigis fizika realo. Tio estas ankaŭ la vojo “de kaoso al ordo”, de la simbolismo de la framasonoj lau sankta Johano al la aktivismo de la framasonoj lau sankta Andreo, de ideo al ago, de kontemplado al konstruado de la templo de la humaneco.

En la hispanlingva libro “La casa de los espíritus” (1982; la domo de la spiritoj) de Isabell Allende, spiritoj sin esprimas per la “parolanta tablo” en la hispana kaj en Esperanto, kio – laŭvorte – “pruvas, ke tiuj du lingvoj estas la solaj interesaj por estajoj de pli superaj regionoj, ne la angla...” – fino de citajo! Simile la 1,6 milionoj da brazilaj spiritistoj, adeptoj de Allan Kardec, disciplo de Pestalozzi, kredas, ke ni povas interkomprenigi kun la plej evoluintaj aliplanedanoj sole per Esperanto, ne per la angla nek per la franca, kiuj estas lau Allende “lingvoj de maristoj, komercistoj kaj uzuristoj...” – kio fakte ne kritikas tiujn lingvojn, sed nur ties uzadon.

Se oni informigas pri la originoj de la homa megalomanio, oni ne povas preteratenti Biblion kaj Babelon: Genezo 11 (1-9): “Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero”, ciuj homidoj havis la samajn sonojn, uzis la samajn parolojn, gis pro orgojlo ili konstruis al si ziguraton, “kies supro atingos la cielon”, por ke ili akiru al si gloron. Tion Dio tute ne trovis gojiga kaj diris “Ni mallevigu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia”. Pro tio el unu estigis nenombreblaj lingvoj, kaj la homoj estis disigataj. «Tial oni donis al la urbo la nomon Babel (tio signifas konfuzon), car tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero» – kaj sekve ankau la pensadon koneksan kun lingvo.

La legendorica regiono en Mezopotamio, inter la du riveroj Tigriso kaj Eŭfrato, inter du vivofluoj, Irako, fariĝis simbolo de konfuzo kaj ilustras la sakstratojn de nia komunikado. Interpreto de la mito rezultiĝas averton kontraŭ ĝisciela konstruado de turoj kaj kontraŭ provokado je Dio; la rakonto pri la turokonstruado estas sentempe valida mito, kvankam gi laŭhistorie originas el la tempo post la Ekzilo (post 538 a.K.).

La Dia transcendeco ne allasas orgojlon koncentri kaj monopoligi potencon. Kaj ĉar ni ankoraŭ plu konstruas novajn turojn de Babelo, tiu rakonto nuntempe restas aktuala. Ne nur islamanoj vidas en la turoj de WORLD TRADE CENTER simbolon de aroganteco!

Ankaŭ en la fino de la Malnova Testamento, en la libro Ĉefanja verkita en la 6-a jarcento antaŭ Kristo, en la capitro 3 (1-3) oni diras: «Ve al la abomeninda kaj malpurigita urbo violenta. Ĝi ne aŭskultas voĉon, ne akceptas admonon... Ĝiaj eminentuloj meze de ĝi estas kiel blekegantaj leonoj; xgiaj jugistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restiĝas ĝis mateno» kaj en 3 (8-9): «Tial atendu Min, diras La Eternulo, ĝis Mi Miatempe leviĝos; ĉar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elversi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; ĉar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero. Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime.»

(La instruo de la rakonto estas, ke la homo gloru ne sian nomon, sed Dian nomon, kaj ke li realigu Dian regnon.)

Esperanto estis iniciatata en 1887 de la hebrea okulkuracisto Ludoviko Zamenhof en Varsovio, kiel facile lernebla komunikilo por ĉiuj lingvanoj.

De tiam tiu planlingvo evoluis same vigle kiel la novhebrea kaj la indonezia, kiuj ja ankau estas konstruitaj lingvoj kaj farigis naciaj lingvoj. La Esperanta gramatiko estas kiel eble plej facila kaj sen esceptoj, la leksiko estas internacia. Inter 900 planlingvaj projektoj, kiuj ĝis nun aperis por solvi la problemon de internacia komunikado, Esperanto estas la ununura kun mondskala sukceso. Milionoj da homoj parolas ĝin en pli ol 100 landoj, utiligas ĝin profesie kaj private, legas en gi librojn kaj revuojn kun faka au beletra enhavo, tradukojn de multvalora, alie apenaŭ alirebla nacia literaturo, kaj originalajn publikajojn pri politiko kaj ekonomio, scienco kaj kulturo, aŭ en prozo au en liriko.

Esperanto estas kun la svahila kaj la turka unu el la lingvoj, kies tradukoj de la Korano, krom la araba originalo, estas agnoskitaj de la islamanoj – male al la angla, al la franca, al la germana! Se oni juĝas lau ĝia ampleksa literaturo, lau ĝiaj internaciaj radioelsendoj kaj lau ĝia interreta uzado, Esperanto estas pli vitala ol multaj etnaj lingvoj kun simile granda nombro da parolantoj. Por kelkaj miloj da homoj ĝi estas ec gepatra lingvo, parte jam en dua au tria generacio. Tamen kontraste kun ekzemple la angla kaj la franca, Esperanto ne havas lobion, ĝi male estis eĉ malpermesata kaj esperantistoj estis persekutataj sub regado de Hitler, Franco kaj Stalin. Estas «malfelica miskompreno, kontraustarigi la nacian econ al la internacia» konkludis la politikisto kaj framasono Gustav Stresemann.

Guste en “Eŭropo el regionoj”, Esperanto kiel dua lingvo povus protekti la malgrandajn lingvojn kontraŭ la superforto ekzemple de la angla. Ni povas paroli hejme en dialekto kaj inter aliaj germanoj en la germana, kaj ni bezonus kiel interkomprenilon inter la multaj lingvogrupoj nur internacian lingvon, kiu estas senprobleme lernebla de ĉiuj, kiel la neutrala Esperanto.

Kiom da mono kaj tempo kaj miskomprenoj oni povus spari per tiu dua lingvo! La lingvo internacia de Zamenhof estas plenumigo de revo de Kartezio au Komenio au Lejbnico pri universala lingvo: “Simpla, fleksebla, belsona, internacia en siaj elementoj, vera solvo de lingvo internacia por mondo civilizata.” Ĉe la unua universala kongreso de esperantistoj, en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro, oni decidis ne ŝanĝi la fundamentajn strukturojn de Esperanto, kiu estis kaj plu estas lingvo homogena.

Tamen rilate al la opinio de multaj ne-esperantistoj pri Esperanto validas la diro de Albert Einstein: “Estas pli facile fendi atomon ol likvidi antaujuĝon.” Oni ne parolu kontraŭ la angla, internacie uzata nacia lingvo. Tamen ĝiajn prononcon kaj ĝustan uzadon eĉ gepatralingvuloj kaj instruistoj de la angla taksas komplikaj, kaj ĝia akirado kostas multege da peno, da tempo kaj da mono, kaj ĝi plie maldemokratie malavantagiĝas ĉiujn aliajn lingvojn en la internacia perlingva komunikado kaj unudirekte penetriĝas la angla-usonan kulturon en ĉiujn aliajn malutilante al ili.

La irlanda-angla kolonelo John Pollen, eksa brita guberniestro en Hindio, naskita en 1848, fariĝis por 7 jaroj ĝis sia morto la unua prezidanto de la de li kaj de aliaj framasonaj esperantistoj fondita asocio ESPERANTO FRAMASONA, la 5-an de augusto 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro ĉe la unua Universala Kongreso de Esperanto. Ili poste kunsidis ce la ciujaraj Universalaj Kongresoj de Esperanto en 1906 en Genevo, en 1907 en Kembriĝo, en 1908 en Dresdeno, kie la framasonoj fervore lernis Esperanton, kaj en 1910 faris “peticion pri enkonduko de la mondlingvo por la internacia kunlaboro de la loĝioj”.

UNIVERSALA FRAMASONA LIGO

En 1911 ESPERANTO FRAMASONA kunsidis en Antverpeno, en 1913 en Berno, kie sub gvido de la svisa kuracisto kaj farmakologo d-ro Fritz Uhlmann la organizajo estis pliampleksigata kaj ricevis la nomon UNIVERSALA FRAMASONA LIGO (UFL). La framasona frato Fritz Uhlmann estas la kreinto de la unua rito en Esperanto, kiu estis celebrata en 1913 en Berno en la unua framasona templa laboro en la internacia lingvo. La plenumantoj de la rito estis unu sviso, unu germano, unu franco, unu anglo, unu hispano, unu hungaro. La granda majstro de la Granda Oriento de Portugalio, Sebastiao de Magalhaes Lima, fama publicisto kaj politikisto de la portugala liberalismo, transprenis la prezidon de UFL. Estis la unua fojo en la historio de la tutmonda framasonismo, ke fratoj el plej diversaj regionoj senpene povis interkomunikiĝi en neŭtrala lingvo. Oni prezentis Esperanton kiel ideon konforman al la framasonismo, lingvokonoj de la internacia lingvo ne farigis premiso de membrigo, sed gia lernado laŭstatute estis konsiderata kiel asocia kaj honora devo.

Fritz Uhlmann verkis ankau la tri kateĥismojn de la svisa granda loĝio “Alpina” kaj la “Grandan Instrukcion de la Framasonismo” same kiel „la malnovan kaj adoptitan skotan riton de la 33-a kaj lasta grado”, fariĝis fondinto kaj la unua respektegenda majstro de la loĝio “Zum Fels am Rhein” (je roko ce Rejno) en Bazelo, kaj gvidis la asocion UFL ekde ĝia unua postmilita kunveno en 1920 ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Hago ĝis sia morto en 1938. En 1913 en Parizo estis konsekrita la loĝio “Esperanto” apartenanta al la „Grande Loge de France”, n-ro 454. Zamenhof sendis al ĝi koran gratulleteron okaze de ĝia konsekro.

Ludoviko Zamenhof mem ne estis framasono, sed povas esti nomata en framasona lingvaĵo “framasono sen antautuko”, kio signifas, ke li realigis framasonajn bazajn valorojn, kiuj estas ekzemple altruisma filantropio, interkompreniĝemo, toleremo, interfratiĝemo, helpemo kaj bonfaremo, strebado al bono kaj vero, al libereco kaj justeco, se citi nur kelke da nocioj de la framasona etiko, kiuj servas al “konstruado de la templo de la humaneco” kaj fundamentas en la framasonaj ritoj, en la tiel nomataj loĝiaj laboroj. Simbolo de framasona laboro estas preskau en la tuta mondo la antaŭtuko, kiu de la rita vestaro de framasono estas la plej esenca parto titolita ce sia solena transdono kiel “pli malnova ol la Ora Safofelo au la Roma Aglo, pli honora ol ia ordeno”.

“La interna ideo de Esperanto” estas homaranismo, hilelismo, nomata laŭ la rabeno Hilelo, gvida erudiciulo de la malnova judismo tempe de Jesuo, kiu verŝajne havis influon sur Jesuo same kiel sur la dognmo de la apostolo Paŭlo. Ce la Geneva kongreso en 1906, Zamenhof konfesas, ke la interna ideo akompanis Esperanton ekde ĝia kreiĝo. En sia artikolo “Dogmoj de Hilelismo”, aperinta ankaŭ en la jaro 1906 en Sankt-Peterburgo anonime por ne kompromiti la ideon de internacia lingvo per la interna ideo de Esperanto – ĉi-rilataj motivoj fakte ekzistis – Zamenhof skribis, ke „la hilelismo estas instruo, kiu, ne desirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikigadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.”

Jen rega (t.e. framasona) arto! En la de Zamenhof verkita esperantista himno “La Espero” legeblas en la tria kaj lasta strofo:

Sur neutrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Plua evoluo

En la jaro 1926 Eugen Lennhoff, aŭtoro de internacia framasona leksikono (“Internationales Freimaurerlexikon”) kaj kunfondinto de la skota rito en Austrio, iniciatas novan kaj pli konkretan strukturon de UFL, sekve de kio la UFL-kunsidoj estis malligitaj de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Naciaj grupoj formiĝas, en Germanio sub gvido de la dresdena rentgenologo prof. Heinrich Kraft, antaŭ la unua mondmilito loĝimajstro en Strasburgo kaj membro de la bazela loĝio “Zur Freundschaft und Beständigkeit” (je amikeco kaj konstanteco), ankaŭ pioniro de la german-franca interkompreniĝo.

Kraft kreas la devizon de la sekvaj UFL-kongresoj: “De homo al homo... al kreskanta aro da fratoj... epoko de solidareco, vereco kaj justeco.” En 1928, kiam la framasono Heinrich Kraft jam mortis, la Viena kongreso kuniĝas jam 700 partoprenantojn el 30 grandaj loĝioj, inter ili ankaŭ la francan historiiston Albert Lantoine.

En autŭno 1928 la framasonoj dro ing. Raoul Koner el Berlino kaj granda majstro d-ro Leo Müffelmann (de la 33-a grado) fondas landan sekcion de UFL en Germanio. Gvidan kaj aktivan rolon en la ligo ludas tiutempe ankaŭ la framasonoj Kurt Tucholsky kaj Carl von Ossietzky de la gazeto “Weltbühne”. En 1932 UFL havas kunvenon ce la Universala Kongreso de Esperanto en Parizo kaj sugestas al siaj membroj lernadon kaj uzadon de Esperanto kiel taskon de interfratiĝo.

En 1938 la franca ministro de publika instruado Jean Zay, propatre duonjudo kaj membro de la Granda Oriento de Francio, rekomendas enkondukon de Esperanto kadre de libervola lerngrupo en lernejojn.

La 20-an de junio 1944 li estas forprenita el prizono en Riom (Auvernjo) kaj mortigita de kvar francaj milicianoj de la Vichy-registaro.

En 1957 la framasono Honoré Bourdelon preparas la 42-an Universalan Kongreson de Esperanto en Marsejlo, en kiu partoprenas 1468 esperantistoj. En 1978 fondiĝas en Francio la loĝio “La vivanta lumo”, esperantolingva framasona frataro. Kune kun la loĝio de la Granda Oriento en Pauo (Bearno), kiu portas la Esperantan nomon “Harmonio”, gi publikigas en 1998 framasonan vortaron en Esperanto, kun 180 ekvivalentoj en 8 lingvoj. Tiu vortaro estis eldonata jam la 18-an de majo 1996 okaze de la 88-a franca Esperanto-kongreso en Liono de la tieaj tri loĝioj de “Droit Humain” (homa rajto), kiuj dum la kongreso krome organizis propran arangon pri la temo “Esperanto sojle de la 21-a jarcento”.


Krtikaj lastaj rimarkoj

La plivastigo de la organizajo en 1913 de ESPERANTO FRAMASONA al UNIVERSALA FRAMASONA LIGO, en kiu gravis ne plu tiom Esperanto, sed la mondskala kunigo de framasonoj de ciaj ritoj, kaj krome la malligigo de la konferencoj de UFL disde la Universalaj Kongresoj de Esperanto en 1926 donis unuflanke al UFL enorman kreskon, tiel ke gi fariĝis la plej granda internacia framasona movado, ia libera ceno, kiu kunligas ĉiajn ritojn kaj orientigojn framasonajn de la mondo; aliflanke tiuj plivastigo kaj malligigo malfortigis la esperantistan originon, kio por UFL farigis deficito en internaciaj kontaktoj kaj por Esperanto estis malutila kaj bedaŭrinda. En UFL preskau ne plu estas esperantistoj, kaj inter la esperantistoj preskau ne plu framasonoj.

Plia deficito de UFL estas gia ritomanko, kiun oni denove devus forigi sen veni en konflikton kun granda loĝio aŭ rito. En sia historio UFL suldas multon al eminentaj personoj el sia membrolisto, al la framasonoj Fritz Uhlmann, Raoul Koner kaj Leo Müffelmann, al la verkisto Franz Carl Endres, al la belga Nobel-premiito pri paco Henry Marie La Fontaine, al la germana Nobel-premiito pri paco Carl von Ossietzky kaj al Kurt Tucholsky, al Theodor Vogel, la unua granda majstro de la unuigitaj grandaj loĝioj de Germanio, kaj ne laste al Theo Marti, tutmonda prezidinto de UFL de 1957 gis 1968, kiu tra Svisio sukcesis liberigi framasonojn el prizonoj en Hungario, Rumanio, Irako, Hispanio, Kubo, Haitio kaj Ebura Bordo.

Association Maconnique Internationale

Eminenta subtenanto de la nacia kaj internacia framasonismo kaj pledanto por enkonduko de Esperanto kiel internacia lingvo, ne laste en la tutmonda framasonismo, estis Edouard Quartier-la-Tente. Li naskigis en 1855 en Neusatelo, estis unue pastro en Fleurier, poste statkonsilanto, laste profesoro pri teoloĝio. Li direktis dum 27 jaroj la departementon pri edukado en sia hejma kantono Neusatelo kaj faris el la tiea akademio universitaton. De post sia 30-a vivojaro framasono kun fajra fervoro, li estis de 1900 gis 1905 la 12-a granda majstro de la granda loĝio “Alpina”, farigis en 1903 la unua direktoro de la internacia oficejo pri framasonaj interrilatoj, de 1907 gis 1923 franclingva redaktoro de la svislanda framasona gazeto “Alpina”, de 1921 gis sia morto en 1924 la unua granda kanceliero de la Asocio “Association Maconnique Internationale” (A.M.I.) en Genevo, al kiu la internacia oficejo pri framasonaj interrilatoj poste aligis. Tamen ambau organizajoj subtenataj de la granda loĝio “Alpina” en neutrala Svislando bedaurinde havis la problemon, ke la angla-usona framasonaro ne volis internacie kunlabori sed post la dua mondmilito masive intervenis en la okcidenteuropan reorganizadon, tiel ke “Alpina” en 1950 estis devigita retreti kaj ke konsekvence la “Association Maconnique Internationale” (A.M.I.) cesis ekzisti.

Jam en 1921 malaperis en framasonismo konkuranto al Esperanto, nome la en la germana kaj en la Esperantida planlingvo Ido redaktita gazeto “Universala framasono” de la nur en 1920 en Zuriko fondita “Internationaler Freimaurer-Bund” (I.F.B.), kiu ofertis en la grizona Klosters “framasonajn feriokursojn” por lerni Idon (kursgvidanto: Engelhard Pargaetzi), kunlabore kun la Ordo Templi Orientis (O.T.O.; ordeno de la templo orienta) kaj kun aliaj neregulaj organizajoj kun la ekstravaganca altgrada framasono Theodor Reuss, kiu de post 1890 estis naturkuracisto kaj magnetisto en Dresdeno. La lastaj 9 pagoj de “Universala framasono” estis dedicitaj al Herbert Ernst von Bomsdorff-Bergen, kiu kiel sekvanto de Reuss agis ankau en la ticina kolonio de Monte Verità.

Tie renkontigis vegetaranoj kaj feministoj, surrealistoj kaj pacifistoj, komunistoj kaj anarkistoj, tien alloĝigis Hermann Hesse kaj C.G. Jung, Trotzkij kaj la imperiestro Vilhelmo la Dua. Tie agis Rudolf Laban kaj Mary Wigman, lauokaze ankau Emile Jacques-Dalcroze el Dresdeno (Hellerau). La dancisto Laban kaj Bomsdorff fondis en 1917 la regulan loĝion “Libertas et Fraternitas” en Zuriko. Bomsdorff estis operkantisto kaj fiziognomikisto, antau 1918 framasono en Dresdeno, deklarita kristano, gvidanto de framasonaj feriokursoj kaj ekde 1924 antiframasono, lau tio kion Robin P. Marchev, zurika eksloĝiestro kaj membro de la esplorada loĝio “Q.C.”, priskribas en sia libro “Wahrheitssucher und Schwindler” (1994; verosercantoj kaj ĉarlatanoj).


Siehe auch