Esperanto: Framasonismo

Aus Freimaurer-Wiki

Esperanto: Framasonismo

Vikipedio – La libra enciklopedio

Framasonismo estas tutmonda organizo kiu klopodas plibonigi la mondon per tolero. Ĝi estas malnova organizo, kiu uzas sekretajn ritojn de la mezepoka masonista gildo (la franca etimo franc-maçon signifas "libera masonisto". Framasonoj kunvenas ĉe framasona loĝio, celanta la kunhelpon inter siaj membroj kaj ĝenerale la plibonigon de la moraleco, frateco kaj justeco en la socio. Framasonoj ĉiuj asertas ekzistadon de unusola dio, kreinto de la mondo, tamen la framasonaj loĝioj ne apogas specifajn religiojn. Plejpartaj framasonoj estas nur viroj, ĉar de la komenco de organizita framsonismo ĝenerale virinoj ne estas permesitaj aliĝi. En t. n. "regulaj" framasonaj loĝioj la reguloj ĝis hodiaŭ malpermesas framasoniĝon de virino, tamen estas flankogrupoj bonvenas virinojn. En multaj landoj (Francio, Germanio, Anglio, Svislando ktp.) estas ankaŭ framasonaj loĝioj nur por virinoj.

Esperantistaj organizoj

Espero Framasona

Espero Framasona estas framasona organizaĵo, kiu estis fondita la 5-an de aŭgusto 1905 dum la unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer.

Prezidanto iĝis la franca inĝeniero L. Pourcines el Nancio. La du vic-prezidantoj estis kolonelo Pollen el Londono kaj Karl Barthel, el Frankfurto. Sekretario-kasisto estis P. Mossman.

Dum la kongreso en Ĝenevo okazis du kunsidoj kaj oni ŝanĝis la nomon en Esperanto Framasona.

Esperanto Framasona

Esperanto Framasona estas framasona organizaĵo, kiu ekestis el la Espero Framasona, kiu estis fondita la 5-an de aŭgusto 1905 dum la unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer.

Poste iĝis Universala Framasona Ligo, fondita en 1913 dum la Universala Kongreso en Bern.

Elektitaj komitatanoj estis Karl Barthel, Frankfurt, Prof. Massinon, Vesoul, Prof. Bonjour, Neuchatel, s-ro Pourcines, Nancy. Vizprezidanto estis kolonelo John Pollen (1848 - 1912), kiu estis gubernatoro de la brita kolonio en Hindio.

Dum la 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo, en 1907, okazis akcepto la kembriĝa loĝio "Sir Isaac Newton". Pourcines, kiu ne ĉeestis, rezignis pri sia posteno kaj oni ne plu aŭdis pri li en esperantistaj rondoj. La grupo kunvenis en 1906 en Gento; en 1907 en Cambridge; 1908 en Antverpeno kaj havis kelkcent membrojn. La aktiveco ne estis videbla. Ekzistas nur informilo, kiu aperis de de tempo al tempo.

Universala Framasona Ligo

Dum la unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer estis fondita grupo kun la nomo Espero Framasona, ekde UK 1906 Esperanto Framasona, kiu havis kunvenojn dum ĉiuj postaj kongresoj. Dum la Universala Kongreso en Bern (1913) laŭ propono de Friedrich Uhlmann estis fondita pli ampleksa organizo sub la nomo Universala Framasona Ligo. La prezidanto iĝis la fama portugala politikisto kaj pacifisto Sebastiao de Magalhaes Lima. Zamenhof sendis saluttelegramon.

En 1913 en Parizo estis konsekrita la loĝio “Esperanto”apartenanta al la Grande Loge de France, n-ro 454. Zamenhof sendis al ĝi koran gratulleteron okaze de ĝia konsekro.

El la jaro 1926 proponis Eugen Lennhoff novan kaj pli konkretan rekonstruon de UFL, kiu agu sendepende de Esperanto-kongresoj. Ekestis naciaj grupoj, ekzemple en Germanio sub Prof. Heinrich Kraft. En 1928 partoprenis 700 partoprenantoj la kongreson en Vieno el 30 grandloĝioj.

En la jaro 1928 en Berlin Dro. Inĝ. Raoul Koner kaj la grandmajstro Dro. Leo Müffelmann fondis la landan grupon por Germanio. Aktivaj membroj de la Ligo estis Kurt Tucholsky kaj Carl von Ossietzky.

En 1932 UFL kunvenis dum la Universala Kongreso en Parizo kaj konsilis al siaj membroj la lernadon kaj utiligadon de Esperanto.

Jean Zay, franca ministro pri edukado en la jaro 1938, konsilis la lernadon de Esperanto en libervolaj grupoj en lernejoj. Li estis membro de la loĝio Grand Orient de France.

La 42-a Universala Kongreso en Marseille (1957) kun 1458 partoprenantoj estis organizita de Honoré Bourdelon kaj en 1978 fondiĝis la loĝio "LA VIVANTA LUMO", kiu eldonis framasonisman terminaron kun 180 terminoj.

Okaze de la 88a franca Esperanto-kongreso en Lyon la tri loĝioj organizis ekster la kongreso konferencon kun la titolo "Esperanto je la sojlo de 21-a jarcento".

Vidu ankaŭ

Links